La mastro de Kõrboja

by A.H. TAMMSAARE | Literature & Fiction | This book has not been rated.
ISBN: Global Overview for this book
Registered by CatharinaL of Pirkkala, Pirkanmaa / Birkaland Finland on 9/24/2012
Buy from one of these Booksellers:
Amazon.com | Amazon UK | Amazon CA | Amazon DE | Amazon FR | Amazon IT | Bol.com
1 journaler for this copy...
Journal Entry 1 by CatharinaL from Pirkkala, Pirkanmaa / Birkaland Finland on Monday, September 24, 2012
Romano en Esperanto, tradukita de Benita Kärt el la estona originalo Kõrboja peremees (1922).
Kun postparolo de Heino Puhvel.
Kirjastus "Eesti Raamat", Tallinn 1976

Mi trovis la malgrandan libron al la interŝanĝo-breto de la ĉefbiblioteko Metso en Tampere. Mi jam komencis legi ĝin antaŭ kelkaj monatoj, sed ne havis sufiĉe multe da tempon por tralegi ĝin; kiu estis bona finfine, ĉar nun mi povas partopreni en la legado-defio de Lii5a kun libro en la esperanta lingvo.

Journal Entry 2 by CatharinaL at Pirkkala, Pirkanmaa / Birkaland Finland on Tuesday, September 25, 2012
La postparolo priskribas la libron, kun tre malmultaj kaj tre ĝenerala vortoj, kiel simila al nordlandaj romanoj per ĝia diskrete kaj strikte prezentita emocia vivo. Ĝi estis la unua kaj la plej lirika romano de Tammsaare (1878—1940): "interesa sintezo el la severa, ĉiutageca kaj poezia polusoj de la estona kampara vivo dum la jaroj post la unua mondmilito".

La libro estis farita en filmo en 1979.

Dum mi tute konsentas kun la postparolo, mi devas substreki ke ĉi tio estas nenia simpatia aŭ idilia rakonto de la kampara vivo. Severa kaj deprima, certe. Interesa estis vidi, ke tiaj kvalitoj ne troviĝas nur en la finna (aŭ 'nordlanda') literaturo... Mi ne estis familiara kun la verko de Tammsaare antaŭe kaj ne scias se la temoj estas ĉiam la samaj laŭlonge de lia produktado. Mi iel ŝatus legi plurajn el liaj romanoj, sed por tio mi devus esti ekzakte en taŭga humoro.


A.H. Tammsaare
A.H. Tammsaare (Wikipedia)

***
Mi lasos libron en la interŝanĝo-breto de la biblioteko (aŭ alie) la venontan fojon mi iras tien.

Journal Entry 3 by CatharinaL at Pirkkala, Pirkanmaa / Birkaland Finland on Monday, December 3, 2012
Mi liberigis libron al la interŝanĝo-breto de la ĉefbiblioteko Metso.

Are you sure you want to delete this item? It cannot be undone.