La Familio Zamenhof

by Zofia Banet-Fornalowa | Biographies & Memoirs |
ISBN: Global Overview for this book
Registered by kune of Süßen, Baden-Württemberg Germany on 5/5/2006
Buy from one of these Booksellers:
Amazon.com | Amazon UK | Amazon CA | Amazon DE | Amazon FR | Amazon IT | Bol.com
2 journalers for this copy...
Journal Entry 1 by kune from Süßen, Baden-Württemberg Germany on Friday, May 5, 2006
Estas cxiam bone ricevi superigardon. Krom “Familia galerio” Banet-Fornalowa prezentas komunajn trajtojn de Zamenhofanoj, kiuj certe influis la ideon de la internacia lingvo.

Cxiuj membroj de la familio apartenis al tre progresema kaj klerigita parto de la socio.
Jam la patro de Ludwig Z. engagxigis sin en filologia kaj pedagogia agadkampo. Li – interalie nur dudekjaragxa — fondis privatan judan lernejon kaj eldonis multajn librojn. La plej grava por la movado estis la „Frazeologio-rusa-pola-franca-germana“, kiun Ludwig Zamenhof poste eldonis kiel „Proverbaro Esperanta“.

Kun sia edzino Liba Marko Zamenhof havis 9 gefilojn, inter ili estis ankaux Ludwig Zamenhof. Por prezenti la unuajn provojn de “Lingwe Uniwersala” Ludwig elektis la familian hejmon kaj oni ne miras, ke poste lia edzino kaj la fratoj farigxis la unuaj lernantoj de Esperanto.

“Sen troigo oni povas diri, ke sen la komprenemo, la forta apogo kaj la rekta engagxigxo de la familianoj Esperanto eble ne havas sxancon enmondigxi...” asertas Banet-Fornalowa en sia enkoduko. Kaj vere kiam la bopatro de Ludwig Zamenhof finance helpis la eldonon de multaj Esperantaj libroj kaj poste ankoraux acxetis ekzemplerojn(!), la edzino Klara Zilbernik transprenis cxefe administrajn taskojn. Adam pretigis adresarojn, Sofio gvidis ampleksan bibliotekon kaj Lidja plene dedicxis sin al la instruado de Esperanto kaj homaranismaj ideoj.

Cetere pri homaranismo: la ideo de internacia lingvo ne nur estis lingva projekto. Multaj familianoj klopodis en sia agadkampo por klerismo kaj sociala jxusteco.Tial ekzemple Feliks kaj Leon kunlaboris kun asocio, kiu fondis infangxardenojn en Varsovio laux la sistemo de Friedrich W.A. Föbel. Ilia frato Henrik esploris la kuracadon de la hauxto kaj ankaux kosmetikon. Li ecx eldonis la gazeton “Kobieta” kaj la libron ”Kion cxiu frauxlino antaux kaj cxiu virino post la edzinigxo devus havi”. Ludwig Zamenhof mem kuracis pacientojn senpage kaj ecx kelkfoje ofertis al ili monon por acxecti kuracilojn.

Spertaj esperantistoj certe povas cxerpi ankoraux informojn pri ne tiom eminentaj anoj de la familio. Sed ankaux por komencantoj la libro bone tauxgas. Oni facile komprenas la tekston kaj legas kun granda entuziasmo.

Kio rimarkeblas kaj sxajnas iom troiga estas la omagxema skribmaniero de la auxtorino (“Zamenhof – la kreinto de Esperanto kaj bonfaranto de la homaro…”“Cxiuj okupigxantoj pri Zamenhof kaj pri la Esperanto-movado devus studi tiujn valoregajn, profunde erudiciajn verkojn…” ), kio versxajne kutimis en antauxaj generacioj.
La libro acxeteblas kontraux 20,90 € cxe libroservo Schwanzer, vidu ankaux http://www.esperanto-buchversand.de.



Journal Entry 2 by kune at Jüdischer Friedhof Weißensee in Weißensee, Berlin Germany on Friday, August 18, 2006

Released 17 yrs ago (8/18/2006 UTC) at Jüdischer Friedhof Weißensee in Weißensee, Berlin Germany

WILD RELEASE NOTES:

RELEASE NOTES:

Passed to a friend.

Journal Entry 3 by karulin from Hannover, Niedersachsen Germany on Thursday, January 4, 2007
Mi antaŭĝojas legi la libron kaj pludoni ĝin ie iam dum iu ajn Esperanto-renkontiĝo en la mondo.

Are you sure you want to delete this item? It cannot be undone.